← Reen al M

PIV · 9933

marin²i

marin2i (tr) 🍴 Trempi dum kelka tempo, en vinagro, vino aŭ oleo kun spicoj, viandon aŭ aliajn manĝaĵojn poste kuirotajn: marini kapreolan kruron, haringojn, betojn. pekli.
marinado. Tia preparo de manĝaĵoj.
marinaĵo
Tiel preparita viandaĵo, fiŝaĵo.
La likvo, en kiu estis marinita io, k kiu servas ofte por spici la saŭcon.