PIV 2026 · Artikolo 8314

konservativa

Litero K

konservativa POLI ema konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj aŭ reformoj: burĝo politike kaj sociale konservativa la partio de la amikoj konservativaj estas tro malforta Z la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj eĉ en la plej malgranda bagatelo! Z Sin. konservema 2.
konservativismo idearo kaj konduto de konservativuloj: rutina konservativismo
konservativulo persono ema al ideoj kaj konduto konservativaj: la regularo de la Ligo estas multe pli oportuna al la konservativuloj ol al la progresistoj Z