PIV 2020 · 13880
sardon/a
sardon/a. Rilata al kunstreĉiĝo de la vizaĝaj muskoloj.
sardona rido
1 ⚕ Mieno, observebla en tetanoso aŭ en toksiĝo per iaj toksaĵoj, ĉe kiu la vizaĝaj muskoloj estas kuntiritaj tiel ke la malsanulo ŝajnas ridi.
2 (f) Amara, sarkasma rido.