← Reen al L

PIV · 9182

★laŭt/a

laŭt/a
Tia, ke ĝi estas aŭdebla malproksime aŭ super aliaj bruoj: laŭta voĉo Z, krio, sono, rido, ĝojo; ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta Z.
(f) Emfaza, grandefekta: laŭtaj frazoj Z; sub influo de laŭtaj reklamoj Z; laŭta falo (de Volapük); nur se la «Akademio» (kia laŭta nomo!) ĉesos […] Z. sonora.
laŭte. En laŭta maniero: famo laŭte krias, ĉiuj ekscias Z; barelo malplena sonas plej laŭte Z; heroldo laŭte proklamis X; Dio! ŝi ekkriis preskaŭ laŭte Z; laŭte legi.
laŭtega. Tre forte aŭdebla: ĉi tie precipe la printempo estas laŭtega, plena je bruo de la riveroj B; la reĝo laŭtege ekkriis X.
laŭtigi. Fari ion laŭta: laŭtigu potence vian voĉon X; ĉiam pli laŭtiĝante, bruo plenigis la aeron Z.
mallaŭta. Malfacile, apenaŭ aŭdebla: li prelegis per tia mallaŭta voĉo, ke […].
mallaŭte. En mallaŭta maniero: mi respondas al li mallaŭte en la orelon Z; mallaŭte flustri Z, interparoli Z, veni Z, trapasi Z; ŝi mallaŭte malriglis la pordon Z.
mallaŭtigi. Fari ion mallaŭta: mallaŭtigi la voĉon Z.  dampi.
mallaŭtiĝi. Iĝi mallaŭta: lia voĉo mallaŭtiĝis Z.