PIV 2026 · Artikolo 7898

kliŝi

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kliŝa
  2. kliŝo
  3. kliŝec/o
kliŝi tr fari kliŝon pri io. Sin. stereotipi.
kliŝa
1 rilata al kliŝo(j).
2 neoriginala aŭ banala: jam de la kliŝa titolo la enhavo kaj stilo impresas plate, banale JCa kliŝa sciencisto kaj des pli kliŝa armeulo roluloj en rakonto JCa
kliŝo
1 TIPO reliefa reproduktaĵo (sur metala aŭ plasta plato) de la stampo de kompostaĵo el moveblaj tipoj: (figurasence) volapukigita kliŝo kopio de la germana derivsistemo TCa
2 FOTO fotografia negativo fiksita sur vitro aŭ membrano por fari pozitivajn kopiojn.
3 (figurasence) tro uzata neoriginala esprimo aŭ elpensaĵo: en liaj versoj oni trovas nur kliŝojn ➞ banala, gurdi, ŝablono, triviala.
kliŝeco eco de io kliŝa 2: ofte ni falas en la kaptilon de kliŝaj diroj, pri kies kliŝeco ni ne konscias Ko