PIV 2026 · Artikolo 2234

broŝuro

Litero B

broŝuro
1 presaĵo (ĝenerale ne dika), kiu estas vinktita kaj ne bindita: la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn Z miaj Respondoj estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro Z mia broŝuro pri la hilelismo kiel solvo de la hebrea demando bedaŭrinde falis en la manojn de eldonisto, kiu tuj post la publikigo de mia broŝuro fermis sian magazenon Z
2 HIST ĉiu aparta kudrita kajero de bindita libro.
broŝuri tr HIST kunkudri la falditajn foliojn de presaĵo en unu blokon. ➞ bindi, vinkti.
broŝurilo maŝino por broŝuri.