PIV 2026 · Artikolo 2235

★brovo

Litero B★ Fundamenta

★ brovo ANAT arkforma vico de haroj kreskantaj super homa okulo. supercilium ŝi kuntiris la brovojn, hezitis LPI ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda pripenso aperadis sur la frunto Z li kunpremis la lipojn kaj sulkis la brovojn FDi kunkreskantaj brovoj LiZ pentritaj brovoj post senharigo de la naturaj ĉambro , kun malalta malluma plafono, kvazaŭ la ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado Z
brova rilata al brovo aŭ brovoj: la brova arko
interbrovo glabelo.