PIV · 7095
★kajer/o
★kajer/o
1 Kunigaĵo de kelkaj paperfolioj, falditaj aŭ ne, sur kiuj oni skribas vortojn: fermante la kajerojn k librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn Z.
2 Liverparto de dika libro, konsistanta el pokelke da librofolioj: mi decidis eldoni la libron per apartaj kajeroj Z; la unuaj du kajeroj de mia verko estas jam presitaj Z.
kajereto. Malgrandformata kajero, kiun oni povas porti en poŝo.
kajerujo. Ujo, kiun oni povas porti subbrake, k en kiu oni transportas kajerojn, librojn ktp. ☞ teko, tornistro.
ringokajero. Kajero, kies paĝoj estas kunfiksitaj per metalaj aŭ plastaj ringetoj.