PIV 2026 · Artikolo 16637

vinkto

Litero V

vinkto
1 metala peco uzata por ripari porcelanaĵojn, kuntenante la dispecigitajn rompitaĵojn.
2 peco simila al vinkto 1, uzata por kunfiksi la du finojn de rimeno k.s.➞ krampo, nito.
3 MEDI krampo 2, uzata por kunigi la randojn de vundo.
vinkti tr kunfiksi aŭ kunteni ion per vinkto: kompostita, presita kaj vinktita en la eldonejo Mo!
vinktilo krampilo.