PIV · 1205
★artikol/o
★artikol/o
1 Λ Morfemo, dependanta de subst. k esprimanta ties difinitecon aŭ nedifinitecon; analoge en E. la partikulo la.
2 Aparte pritraktata temo en gazeto, revuo: la artikoloj ordinare plaĉas al la gazetoj, se, anstataŭ filozofadi, ili prezentas multon da novaĵoj por la legantoj Z; represi artikolon Z; reportera Z, propaganda Z, sensacia Z, seka Z artikolo. ☞ angulo, rubriko.
3 ⚖ Ĉiu el la apartaj sekcioj, je kiuj estas dividita leĝo, traktato, statuto ks: la artikolo estas dividaĵo meza inter ĉapitro k paragrafo. ☞ alineo.
4 Ĉio, kion vortaro diras pri unu pritraktita vorto: serĉu ankaŭ la artikolon «ŝipo»; la signo «artikol» uzata en la korpo de artikolo prezentas la vorton aŭ morfemon de la komenco de la artikolo.
ĉefartikolo. Longa, ofte presita per pli grandaj aŭ pli frapantaj tipoj, ofte fronte lokita artikolo, kiu esprimas la opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktoro de gazeto.
kredartikolo. Ĉefa punkto de kredo, deviga por la anoj de la koncerna religia komunumo. ➞ dogmo, kolono.