PIV 2026 · Artikolo 512

alineo

Litero A

alineo TIPO
1 peco de teksto, normale konsistanta el pluraj frazoj, komenciĝanta per nova linio kaj ofte distingita de aliaj alineoj per vertikala spaco, deŝovo de la unua linio k.s.: paĝo 13, dua alineo la enkonduka alineo de plurpaĝa artikolo DDr la parolado ofte aspektas kiel sinsekva vicigado nur de vortoj, sen frazoj, sen alineoj ILa ➞ paragrafo.
2 deŝovo de la unua linio de alineo 1.