PIV · 11727
paragraf¹o
paragraf1o
1 Ĉiu el la sekcioj de ĉapitro, en jura aŭ didaktika teksto, ordinare montritaj de aparta signo (§ aŭ ¶) aŭ de cifero: laŭ la paragrafo tria de nia regularo B; paragrafo povas enteni plurajn alineojn; serĉu (ĝin) en la paragrafo de la responda parto de parolo Z.
2 La signo, kiu tion montras.