← Reen al L

PIV · 9001

★la

la. Partikulo (t.n. artikolo), uzata antaŭ subst., por montri ĝian antaŭan menciitecon (aŭ ĉar la priparolata persono aŭ objekto estas jam konata de la alparolato, aŭ ĉar oni parolas pri la tuta speco). Rim. 1 Oni ne uzas la antaŭ la propraj nomoj aŭ la titoloj, kies ligitecon kun la propra nomo oni volas esprimi (ekz. Doktoro Zamenhof), nek antaŭ land- k urb-nomoj, se ilin ne antaŭas adj., nek apud ambaŭ, ĉiuj, kies, kiuj jam enhavas ideon de difiniteco. Ĝia uzo kun poseda adj. estas ankaŭ malkonsilinda (sed Vd Rim. 2). Oni trovas uzon de la antaŭ geografiaj nomoj, precipe kiam ili konsistas el komuna subst. k karakteriza adj. (la Maro Ruĝa; la Rivero Blua; la Monto Blanka) aŭ estas alimaniere karakterizitaj (ŝi ne trovis la Parizon, pri kiu ŝi revis). Male, la estas ofte neuzata en kliŝiĝintaj sintagmoj, kiuj estas traktataj kvazaŭ propraj nomoj: ministro pri (la) eksteraj aferoj, profesoro pri (la) angla lingvo, nova eldono de (la) Plena Ilustrita Vortaro. Rim. 2 la povas anstataŭi subst-on, determinitan de poseda adj.. En tiu kazo ĝi troviĝas antaŭ la poseda adj., ekz: kies libro kuŝas sur la tablo? – la mia (anst. «mia libro»). l’.