PIV 2026 · Artikolo 13693

★sabato

Litero S★ Fundamenta

★ sabato
1 la tago de la semajno inter vendredo kaj dimanĉo.
2 BIBL tago, rigardata de la hebreoj kiel la sepa, dediĉita al ripozo kaj markita per absoluta ĉesigo de laboro; ĝi komenciĝas je sunsubiro vendrede vespere kaj finiĝas je sunsubiro sabate vespere: nur en sabato aŭ en aliaj festoj li manĝadis viandon kaj trinkadis vinon Z Sin. ŝabato. ➞ sabatorgio.
3 KRIS la ĉiusemajna tago de ripozo kaj diservo: dimanĉo aŭ sabato 1 depende de la formo de kristanismo.
sabata rilata al sabato.
1 sentiĝas bone, kiam semajno da laboro finiĝis kaj sabata vespero proksimiĝas SEn
2 ĉi tie la infanoj ludadis en la sabataj matenoj, dum en la sinagogo estis legata la semajna partaĵo Z memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta MT
3 sabataj dimanĉaj sonoriloj gaje sonoradis Z
➞ sabata jaro.