PIV 2026 · Artikolo 18498
saano
saano ano de iu el pluraj parencaj ne-bantuaj gentoj en sudokcidenta Afriko, tradicie vivantaj kiel ĉasistoj-kolektistoj. ➞ kojkojo, kojsano.
1 La saanojn oni antaŭe nomis boŝmanoj.
saana rilata al saanoj aŭ iu el la saanaj lingvoj: la saanaj lingvoj enhavas multajn klaksonojn