PIV 2026 · Artikolo 16491
★vendredo
★ vendredo la tago de la semajno inter ĵaŭdo kaj sabato, rigardata kiel sankta ĉe la islamanoj kaj kiel fastotago ĉe la katolikoj.
Sankta Vendredo la vendredo antaŭ Pasko, honorata kiel datreveno de la krucumo de Jesuo: la nokta diservo je Sankta Vendredo OE kelkaj tagoj pasis; venis la Sankta Vendredo kaj la Sankta Sabato FSz