← Reen al K

PIV · 8421

kopal/o

kopal/o Malmola, vitreca rezino, ricevata el la trunko de kelkaj arboj el koniferoj (g. agatido) k fabacoj (himeneo, kopaifero k.a.), aŭ kolektata en arbaraj grundoj nunaj aŭ fosiliaj, k uzata en la fabrikado de altkvalitaj vernisoj (kopallakoj):
Amerika kopalo, Brazila kopalo, ricevata el sp. de himeneo (Hymenaea courbaril);
duonmalmola kopalo, el U Afrikaj sp-oj parencaj al kopaifero (Guibourtia demeusei k G. copallifera);
fosilia kopalo, el fosilia rezino;
kaŭria kopalo, el sp. de agatido (kaŭrio);
Konga kopalo, fosilia aŭ duonfosilia kopalo, fosata el U Afrikaj grundoj, devenanta el kopaifero k Guibourtia;
Madagaskara kopalo, el sp. de himeneo (H. verrucosa) el E Afriko k Madagaskaro;
Manila kopalo, el sp. de agatido (damaro);
malmola kopalo, el sp. parenca al himeneo (Trachylobium verrucosum), el E Afriko, Madagaskaro k Mozambiko.
kopalujo, kopalarbo. Ĉiu arbo, liveranta kopalon.