PIV 2020 · 212
agatid/o
agatid/o 🍁 G. (Agathis, sin. Dammara, el araŭkariacoj) de koniferaj, ĝenerale monoikaj arboj kun fortika trunko, verticilaj branĉoj k kontraŭe duopaj aŭ alternaj folioj lancetformaj aŭ longe ovalaj, mallonge petiolaj; 20 sp-oj hejmaj de Sumatro ĝis Nov-Zelando k Fiĝioj, kelkaj kultivataj por ornamo, por ligno k/aŭ por helkolora rezino uzata por produktado de speco de kopalo, i.a. kaŭrio k damaro.