← Reen al A

PIV 2020 · 213

agav/o

agav/o 🍁 G. (Agave el agavacoj) de grandaj plurjaraj plantoj kun longaj karnecaj, fibraj folioj ofte elbazaj, meze de kiuj en malfrua aĝo de la planto elkreskas plurajn metrojn alta pedunklo de infloresko multaflora; post la florado la planto mortas; pli ol 100 sp-oj el Ameriko, pluraj uzataj i.a. por fibroj, por suko utiligata en la fabrikado de pulko k tekilo k por burĝonoj k floroj manĝataj kuiritaj, i.a.:
Amerika agavo (A. americana), el E Meksiko, naturigita en S Eŭropo, N Afriko k eĉ parto de Azio;
sisala agavo (A. sisalana), el E Meksiko, liveranta sisalon. jukao.  aloo.
agavbrando. Tekilo.
agava. Rilata al agavo: agava fibro, kanabo ( sisalo), vino (Sin. pulko).