← Reen al J

PIV 2020 · 6957

juka/o

juka/o 🍁 G. (Yucca el agavacoj) de daŭrafoliaj arboj k trunkarbustoj kun longaj, ofte rigidaj k pintapeksaj folioj sur longa, mallonga aŭ eĉ nula trunko, k kun alta pedunklo portanta paniklon el blankaj aŭ verdetaj floroj; ĉ. 30 sp-oj el la varma N Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo, por manĝeblaj fruktoj aŭ infloreskoj, por trunko k folioj uzataj en domkonstruado ktp. agavo.