PIV 2020 · 6956
★juk/i
★juk/i (tr) Kaŭzi al iu malagrablan impreson en la haŭto, kvazaŭ de multaj incitetaj piketoj, pro kiuj oni sentas la bezonon sin grati: kie jukas, tie ni gratas Z; juku la haŭto, sed ne sur mia korpo! Z; jukas k tiklas al ni en la piedoj! Z (pro tro longa senmovo); (f) la mano lin jukas Z (malpacemulon); ho, grumblulo, se via barbo jukas vin, bonvolu grati ĝin Ŝ.
juko, jukado. Tiu impreso: baldaŭ estos la tempo forveturi: mi sentas jam jukadon sub la flugiloj! Z. ☞ prurito.
jukiga. Sentiganta tiun impreson.