PIV 2026 · Artikolo 6955

jujubo

Litero J

jujubo BOTA frukto de jujubarbo; drupo oblonga aŭ preskaŭ globa, sukerhava, prunogranda, manĝata kruda, sekigita aŭ konfitita kaj uzata kiel popola kuracilo kontraŭ tusado kaj malvarmumo.
jujubarbo, jujubujo speco de zizifo, hejma en Azio, kultivata en la sufiĉe varmaj regionoj i.a. de Eŭropo kaj de norda Afriko. specio Ziziphus jujuba Sin. jujubzizifo. ➞ lotuso 4.