PIV · 9582
lotus⁸o
lotus8o
1 🍁 G. (Lotus el fabacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj k kelkaj arbustetoj – kun trifolieraj, dustipulaj folioj, kun pedunklaj, flavaj, blankaj aŭ ruĝaj floroj unuopaj aŭ en umbelo, k kun plursemaj, cilindraj guŝoj; ĉ. 100 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero.
2 👥 Tri akvoplantoj de la g-oj nelumbo k nimfeo, gravaj en la antikva arto egipta k hinda: Hindia lotuso, blanka Egiptia lotuso, blua Egiptia lotuso.
3 ☉ Frukto, kiu laŭ greka legendo forgesigis la patrolandon al la homoj, kiuj ĝin manĝis.
4 🍁 Sp. de zizifo (lotusozizifo) el N Afriko k S Eŭropo, dorna trunkarbusto, kun flavaj, preskaŭ globaj fruktoj, al kiu oni atribuas lotuson 3. Sin. lotusarbusto, lotusozizifo.
Hindia lotuso. Hindia nelumbo.
Egiptia lotuso. Blanka aŭ blua Egiptia lotuso.
blanka Egiptia lotuso. Lotusnimfeo.
blua Egiptia lotuso. Blua nimfeo.
lotusarbusto. Lotuso 4.