← Reen al N

PIV · 11005

nimfe/o

nimfe/o 🍁 G. (Nymphaea el nimfeacoj) de plurjaraj akvoherboj kun rizomo, kun longpetiolaj, rondaj aŭ korformaj, limboflosantaj folioj k kun grandaj, unuopaj, ofte flosantaj floroj kun sepaloj po kvar k grandaj petaloj po multaj; kosmopolita g. de ĉ. 50 sp-oj, pluraj pororname kultivataj en basenoj k kun rizomo medicine uzata; precipaj sp-oj:
blanka nimfeo (N. alba) el Eŭropo k Azio, kun blankaj, senodoraj floroj. Sin. blanka akvolilio;
blua nimfeo (N. nouchali var. caerulea) el N k C Afriko, kun helege bluaj floroj iom odoraj, kiujn oni uzis kiel narkoton en malnova Egiptio (blua Egiptia lotuso);
lotusnimfeo (N. lotus) el Egiptio, tropika k S Afriko, kun senodoraj, blankaj floroj parte rozaj aŭ ruĝaj (blanka Egiptia lotuso). nelumbo, nufaro.