← Reen al N

PIV · 11109

nufar/o

nufar/o 🍁 G. (Nuphar el nimfeacoj) de plurjaraj akvoherboj kun rizomo, kun longpetiolaj, limboflosantaj folioj, kun flavaj aŭ ruĝaj floroj iom superakvaj pro longa, stara pedunklo, havantaj petalecajn sepalojn ĝenerale po 5−6 k malgrandajn, ne okulfrapajn petalojn po multaj; ĉ. 15 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj pororname kultivataj en basenoj k kun rizomo medicine uzata, i.a:
flava nufaro (N. luteum), el Eŭropo, N Azio, N Afriko, NE Ameriko k Antiloj, kun rondaj folioj k flavaj floroj. Sin. flava akvolilio.
Japania nufaro (N. japonica), el Japanio, kun flosantaj, sagformaj folioj k kun orflavaj floroj.
multsepala nufaro (N. polysepala), el N de N Ameriko, kun 9−12 sepaloj k flavaj floroj.