← Reen al L

PIV 2020 · 9393

★lili/o

lili/o
🍁 G. (Lilium el liliacoj) de altaj herboj kun skvama bulbo, kun ĝenerale lancet- aŭ lini-formaj folioj, kun trinombraj, okulfrape koloraj aŭ blankaj floroj, havantaj longajn, okulfrapajn stamenojn po ses; ĉ. 100 sp-oj, N-hemisferaj, multaj pororname kultivataj: blankflora lilio estas simbolo de pureco. martagono.
Figuro de stiligita floro, simila al flava irido: en la blazono de la francaj reĝoj staras tri lilioj.
👥 Ĉiu plantospeco, floro aŭ bulbo, parenca aŭ pli-malpli simila al lilio 1: la lilio de Ŝaron X.
Lilio. Virina nomo.
lilia. Delikate blanka, kiel lilio: ĉirkaŭpreni vian lilian koleton! Z.
liliacoj 🍁 Fam. (Liliaceae) de unukotiledonaj plantoj – plejparte plurjaraj herboj – kun regulaj floroj, ĝenerale 3-nombraj k 6-tepalaj, k kun kapsuloj, malofte beroj; ĉ. 400 sp-oj el 10 g-oj, i.a. lilio, fritilario, gageo, tulipo. Rim. Multaj g-oj, ekz. agavo, aliumo, amarilido, asparago, hemerokalido, hiacinto, ornitogalo, estis ekskluditaj el la liliacoj.
liliopsidoj 🍁 Klaso (Liliopsida) de angiospermoj. Sin. unukotiledonoj.
akvolilio. Nimfeo aŭ nufaro: blanka akvolilio (Sin. blanka nimfeo), flava akvolilio (Sin. flava nufaro).
marlilio. Mara pankratio.
taglilio. Hemerokalido: 🍴 fritaĵo el floroj de taglilioj.