PIV 2026 · Artikolo 2639

cumo

Litero C

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. cumec/a
  2. dikotom/a cumo
  3. du/flank/a cumo
  4. helic/a cumo
  5. plur/flank/a cumo
  6. skorpi/ec/a cumo
  7. unu/flank/a cumo
  8. zigzag/a cumo
cumo BOTA decentra infloresko (kaj finevolue infruktesko) de pedunklaj floroj, en kiu sub la unua floro aperas branĉoj finiĝantaj per floro, sub kiu denove aperas aliaj branĉoj finiĝantaj per floro ktp. cyma ➞ glomerulo, grapolo.
cumeca simila al cumo; cumtipa: cumeca infloresko
dikotoma cumo duflanka cumo.
duflanka cumocumo, en kiu aperas du branĉoj (samnivele sur la akso, sub la unua floro), ekz. ĉe gipsofilo). Sin. dikotoma cumo.
helica cumo unuflanka cumo, kies duavicaj aksoj alternas dekstren kaj maldekstren, ekz. ĉe hemerokalido. Sin. zigzaga cumo.
plurflanka cumocumo, en kiu aperas pluraj branĉoj (samnivele sur la akso, sub la unua floro), ekz. ĉe sedo 2.
skorpieca cumo unuflanka cumo, en kiu la duavicaj aksoj formiĝas ĉiam sur la sama flanko rilate al la unuavica akso, tiel formante kvazaŭ ŝraŭbon, ekz. ĉe miozoto.
unuflanka cumocumo, en kiu aperas unu branĉo sub la unua floro, ekz. ĉe gipsofilo).
zigzaga cumo helica cumo.