PIV 2020 · 2638
cug/o
cug/o 🍁 G. (Tsuga el pinacoj) de koniferaj arboj kun malgrandaj, dense sidaj pingloj, kies malsupra flanko havas du blankajn striojn, k kun malgrandaj konusoj; ĉ. 14 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de N Ameriko k de E Azio, pluraj kultivataj por ornamo aŭ forstumataj por ligno uzata en ĉarpentado k meblofarado. ☞ abio.
pseŭdocugo. G. (Pseudotsuga el pinacoj) de koniferaj arboj diferencaj de cugo i.a. pro grandaj konusoj; 4−7 sp-oj el N Ameriko k E Azio, forstumataj por ligno uzata en ĉarpentado.