← Reen al P

PIV · 11917

pedunkl/o

pedunkl/o
🍁 Speciala tigeto, portanta unu aŭ plurajn florojn aŭ fruktojn: pedunklo de floro, de infloresko. akso, petiolo.
🍁 Tigetforma organo, portanta reproduktorgano(j)n i.a. ĉe iuj fungoj k likenoj. stipo.
Nomo de ĉiu el la cerbaj funikloj, kiuj kunligas la cerebelon kun la cerbo k la cerbon kun la mjelo: cerebelaj pedunkloj (pedunculli cerebelli).
pedunkla. Havanta pedunklon; rilata al pedunklo.
pedunkleto 🍁
Duavica pedunklo en kunmeta infloresko aŭ infruktesko.
Malgranda pedunklo, portanta reproduktorgano(j)n ĉe iuj fungoj, likenoj k briofitoj.