← Reen al P

PIV · 11918

★peg/o

peg/o Birdo (Picus k parencaj g-oj) el la ordo de pegoformaj, kun longa, fortika beko, per kiu ĝi, grimpante sur arbotrunkoj, trapikas ties ŝelon, por manĝi la tie loĝantajn insektojn.
pegedoj. Fam. (Picidae) de pegoformaj birdoj, al kiu apartenas pegoj, jingo k.a..
pegoformaj. Ordo (Piciformes) de birdoj, al kiu apartenas la fam-oj de pegedoj k galbuledoj.
pegoido. G. (Picoides) el la fam. de pegedoj, havanta nur tri piedfingrojn.
buntpego. G. (Dendrocopos) de pegoj kun blanka, nigra k ruĝa plumaro.