← Reen al N

PIV 2020 · 10894

nelumb/o

nelumb/o 🍁 G. (Nelumbo el nelumbacoj) de 2 sp-oj de plurjaraj akvoplantoj parencaj al nimfeacoj:
Amerika nelumbo, flava nelumbo (N. lutea), el SE de N Ameriko, kun sulfure flavaj floroj.
Hindia nelumbo, nuksa nelumbo (N. nucifera, sin. N. indica), el Azio k Aŭstralio, naturigita en S Eŭropo, N Afriko k Usono, kun blankaj floroj parte rozetaj; rizomo, flora receptaklo k semoj uzataj en orienta kuirarto. Sin. Hindia lotuso.