PIV 2026 · Artikolo 549
aloo
Derivaĵoj en la artikolo 3
aloo BOTA sukulenta planto, rigida kaj raspa, ĉefe konsistanta el rozeto de grandaj, dikaj, karnecaj folioj, kiuj ĝenerale estas akrapintaj kun dornecaj randoj; la koloro varias de griza al helverda; la floroj estas malgrandaj kaj tubaj kaj troviĝas sur simplaj aŭ branĉigitaj senfoliaj tigoj; el la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Arabujo kaj Kanarioj; multaj specioj estas kultivataj por ornamo. genro Aloe ➞ asfodelaco. ➞ agavo.
aloo vera aloo indiĝena en norda Afriko, multe uzata por krei medikamentojn precipe kontraŭ haŭtaj malsanoj. specio Aloe vera
aloaĵo FARM laksiga rezino ricevata el folioj de iuj specioj de aloo.
akvoaloo dioika, plurjara akvoplanto, aspektanta kiel aloo, havanta rozeton el mallarĝaj, dornarandaj folioj plej ofte enakvaj, duonflosantaj nur dum florado; el Eŭropo kaj Azio. genro Stratiotes, sola specio aloides Sin. stratioto, akvosoldato. ➞ hidrokaritaco.