PIV 2026 · Artikolo 5960
hidrokarito
hidrokarito BOTA plurjara flosanta akvoplanto, kun rozetoj el longe petiolaj rondaj folioj kaj kun trinombraj floroj longe pedunklaj, blankaj sed ĉebaze flavmakulaj; el la Malnova Mondo. genro Hydrocharis
hidrokaritaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas hidrokarito. membro de la familio Hydrocharitaceae (hidrokaritacoj)
ranmorda hidrokarito ranmordo.