PIV 2026 · Artikolo 8420

kopaivo

Litero K

kopaivo FARM esencorezina sekrecio de kopaivarbo, siatempe uzata kiel balzamo kontraŭ iuj haŭtmalsanoj, bronka kataro 1 kaj gonoreo.
kopaivarbo, kopaivujo BOTA arbo de la genro kopaifero, kiu produktas kopaivon.