PIV 2020 · 3681
ekzekuci/o
ekzekuci/o ⚖ Juĝa aŭ administra ago, per kiu oni devigas ŝuldanton aŭ kondamniton plenumi la decidon entenatan en la juĝo, verdikto aŭ administracia akto jure plenvalidaj.
ekzekucii (tr) Plenumi tian agon: ekzekucii verdikton per aŭkcia vendo de domo, per konfisko de parto de la salajro, per forpreno de la ŝuldata objekto.
ekzekuciisto. Juĝa aŭ administra oficisto, komisiita plenumi ekzekucion.