← Reen al E

PIV 2020 · 3682

★ekzekut/i

ekzekut/i (tr) Leĝe mortigi kondamniton: antaŭ ol mizera pekinto estas ekzekutata, oni ĉiam plenumas al li senkulpan deziron Z; la mortigoto estu ekzekutita X.
ekzekuto. Ago de ekzekutanto: la pretiĝado por la estonta ekzekuto Z; prokrasti la ekzekuton; la fatalan preparadon k la ekzekutajn ceremoniojn Z.
ekzekutejo. Loko de ekzekuto: se mi ekzekutejon preteriras, mi nur fermetas unu el l’ okuloj Z.
ekzekutisto. Tiu, kiu metie ekzekutas: la garde observantaj helpantoj de la ekzekutisto Z.
elektroekzekuti. Ekzekuti per tre forta elektra kurento.