PIV · 1235
asfiksi/o
asfiksi/o Z ⚕ Malfacileco aŭ haltiĝo de la spirado pro obstaklo al la enveno de aero en la pulmojn (ekz. pro subakviĝo, strangolo, nespireblaj gasoj, toraka kunpremo, laringa stenozo ktp): regiona asfiksio de la ekstremaĵoj; (f) tiu devaluto estigis veran asfiksion de la ekonomio.
asfiksii (tr) Kaŭzi asfiksion al iu: karbona dioksido asfiksias; kuracado de la asfiksiitoj.