PIV 2026 · Artikolo 314
akileo
akileo BOTA florplanto, daŭra herbo, kun folioj de dentaj ĝis plume dividaj, kun floroj ofte blankaj; el Eŭropo kaj Azio; iuj estas uzataj kurace. genro Achillea ➞ asteraco.
milfolia akileo akileo el Eŭropo, kun plume dividaj folioj; la iom amaraj folioj estas uzataj por likvoroj. specio Achillea millefolium Sin. milfolio 1.
moska akileo akileo kun rizomo kaj ŝosoj lignecaj kaj grimpaj, spicodoraj kaj uzataj por likvoroj kaj biteroj.specio Achillea erba-rotta