PIV · 4131
★eter/o
★eter/o
1 👥 Klara ĉielo, libera spaco super la nuboj.
2 ☐ ☇ Senpeza elasta substanco, kiun oni, laŭ la arkaika hipotezo pri ondopropago, supozis penetranta la universon k funkcianta kiel substrato por elektromagnetaj ondoj, lumo ktp.
3 Ⓚ (kn) Kombinaĵo, en kiu oksigenatomo estas ligita kun du karbonatomoj, R-O-R (ekz. metiletiletero, CH3-O-C2H5); se ne estas speciala indiko, etero signifas la precipan reprezentanton de ĉi tiu klaso de substancoj, nome la dietileteron, konata anestezaĵo, C2H5-O-C2H5.
4 Petrola etero. Vd petrolo.
etera
1 Malpeza, delikata, iel supertera, kiel la plej alta ĉielo: etera poezio, mieno; eteraj amoj.
2 Rilata al etero 3.
eterismo
1 Nenormala stato, estigita de la uzado de etero 3.
2 ⚕ Toksiĝo per etero, enspirita aŭ trinkita.
tioetero Ⓚ Organika sulfido.
traetera Z. Troviĝanta en la etero 1.