← Reen al E

PIV · 4132

★etern/a

etern/a
Havanta nek komenciĝon nek finiĝon: Epikuro hipotezis pri eternaj atomoj; laŭ Spinozo, materio estas same eterna, kiel spirito.
Havonta nenian finiĝon: ĝui la eternan feliĉon, vivon (en Paradizo); la eterna dormo (morto); (analoge) la eterna Urbo (Romo); la regiono de la eternaj neĝoj; for de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron! N.
Tiel longa, aŭ ripetata, ke oni ne antaŭvidas finon: inter ili komenciĝis eterna milito Z; ĵuri al iu eternan dankon; la eterna triangulo (du viroj k unu virino, aŭ inverse); tiuj eternaj disputetoj; la homo de eterna rido Z.
eterne. En eterna maniero:
ne estis antaŭ mi kreita aĵo krom la eternaj: mi eterne staras K (pp la pordo de Infero);
nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne Z; en la daŭro de miljaroj ili eterne bataladis inter si Z; ĉu eterne manĝados la glavo? X; ekzistas multaj vojoj, por eterne paroladi en gazetoj pri nia afero Z; por eterne (por ĉiam;  ĉiam, Rim.); fidinda estos via domo k via regno eterne antaŭ vi, via trono estos fortikigita por eterne.
eterno, eterneco
Daŭrado sen komenco k fino: Tempo k Eterneco, alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento Z (morto); eterneco estas unu el la plej ĝenerale rekonataj atributoj de la dioj.
Senfina daŭro: por sperto k lerno ne sufiĉas eterno Z; rapidu, vi ne havas eternecon por decidiĝi!.
eternigi
Fari ion neforgesebla: eternigi sian nomon B, ies virtojn.
Fari ion tro longe daŭra: ne eternigu la diskutadon, vian malamon.
Eternulo. Vorto uzata en L.B. por reprezenti nomon de la hebrea dio Javeo: Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago X.