PIV · 13511
★risort/o
★risort/o. Elasta lameno aŭ fadeno el metalo aŭ alia materialo, kapabla repreni la antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, premita aŭ streĉita: risorto de horloĝo, de kanapo, de kaleŝo B; kaŝita risorto liberigis la tirkeston; li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis Z; spirala risorto.
risorta. Provizita per risorto(j): risorta matraco B, risorta ĉareto.
risorti (ntr) Esti elasta kiel risorto: jam malpeze lia paŝ’ risortas A.
risortaro. Tuto de la risortoj, kiuj evitigas al veturilo la skuojn: la risortaro de fiakro, aŭto, manĝvagono.
risorteco
2 ☼ Eco de ekosistemo rezisti al perturbo k, post ĉeso de ĉi-lasta, retrovi sian originan staton.
kluĉorisorto. Risorto, kiu fiksotenas la denton de kluĉilo.
spiralrisorto. Risorto en formo de spiralo.