← Reen al K

PIV · 8884

★kurb/a

kurb/a (pp linio aŭ konturo) Tia, ke ĝi estas nek rekta, nek konsistanta el rektaj partoj: rekta vojo estas pli mallonga ol kurba Z; ĉiuj riveroj havas fluon tre kurban k tre neregulan Z; kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas Z (la ĉefaĵo estas la efiko, ne la eksteraĵo); kurba bastono, dorso, surfaco; kurbaj kruroj; la kurba Lezer estas sentima Z; maljunaj salikoj kreskante kurbe Z. ronda, ovala, kripla, ĝiba.
kurbo
Bildo de intervalo per kontinua bildigo, aŭ tiu bildigo mem: fermita kurbo; spuro de kurbo.
💡 Kurba linio, montranta la evoluon de fenomeno: kloŝforma kurbo; kurbo de nivelo; kurbo de eman(ad)o (kurbo, havanta kiel horizontalan akson faktoron regantan la emanon de elektronoj, ekz. temperaturo, tensio, aŭ hejtkurento de la katodo, k kiel vertikalan akson la katodan emanadon); karakteriza kurbo (kurbo, montranta la rilatojn inter iuj grandoj uzataj por la studado de maŝinoj k elektraj aparatoj); krado-anoda kurbo (kurbo, havanta la kradan tension kiel horizontalan akson k la anodan kurenton kiel vertikalan akson, dum la kondiĉoj de la ceteraj elektrodoj restas konstantaj); neŭtrala kurbo (pp magnetiga ciklokurbo; en diagramo, kies ordinato montras la magnetan fluksdenson B k kies absciso la kampintenson H, la kurba linio el la koordinata nulpunkto al la saturpunkto). orbito, trajektorio.  diagramo, linio. Rim. Oni uzas la saman vorton, eĉ kiam oni skeme signas nur elektitajn punktojn de la evoluo k kunigas ilin per rektaj linioj: kurbo de temperaturo (de malsanulo); la kurbo de la vendoj, de la produktado, de la atestaj prezoj ktp.
kurbaĵo. Io kurba: kurbaĵoj de branĉoj Z.
kurbeco
Eco de tio, kio estas kurba: la kurbeco de la tero; centro de kurbeco.
Grando mezuranta, kiom devias kurbo de rekto: la kurbeco de cirklo estas konstanta. tordeco.
kurbigi. Fari iun aŭ ion kurba: la aĝo kurbigas B; kurbigi al iu la dorson; kurbigi ferstangon; li baris miajn vojojn, li kurbigis miajn vojetojn X; la Eternulo restarigas la kurbigitojn X. fleksi, klini.
kurbiĝi. Iĝi kurba: la arboj kurbiĝis sub la fruktoj; kurbiĝu hoko laŭ postulo de l’ loko Z; mia venĝo devas kurbiĝi sub la jugon de la despotismo Z; mi kurbiĝis k kliniĝis treege X. ŝrumpi.
kurbiĝo. Kurba parto de io: kurbiĝo de vojo, de rivero; vojeto grimpis per multaj kurbiĝoj ĝis la supro de la monto. ĝirejo.
kurbiĝadi. Daŭre aŭ ripete kurbiĝi: kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita Z.
kurbiĝema. Ofte kurbiĝanta: kurbiĝema serpento, vimeno, vojo; (f) kurbiĝema karaktero.
kurbilo = kurboŝablono.
senkurbigi. Elrektigi.
nivelkurbo. Kurbo, kiu, sur detala mapo, kunigas ĉiujn punktojn de unu sama altitudo.