PIV 2026 · Artikolo 8885

kurdo

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kurda
  2. Kurduj/o
  3. Kurdi/o
kurdo ano de la ĉefgento de Kurdujo.
1 ano de la ĉefgento de Kurdujo: mi havas amikojn el Turkio, kiuj estas plejparte kurdoj Ko en la fora nordo de Irako vivas etnaj kurdoj Ko
2 ano de Kurdujo.
kurda rilata al kurdoj, ilia irana lingvo aŭ Kurdujo: mi parolas bone la turkan kaj malpli bone la kurdan Ko
Kurdujo, Kurdio
1 regiono en okcidenta Azio, dividita inter Armenujo, Irano, Irako, Sirio kaj Turkujo, precipe loĝata de kurdoj. کوردستانKurdistan
2 provinco de Irano, ĉe la iraka landlimo. ڕۆژھەڵاتی کوردستانRojhilatê Kurdistanê
3 aŭtonoma regiono en nordorienta Irako. هەرێما کوردستانێHerêma Kurdistanêإقليم كردستانIqlīm Kurdistān