← Reen al S

PIV · 14497

soldanel/o

soldanel/o 🍁
G. (Soldanella el primolacoj) de malaltaj, plurjaraj herboj kun baza rozeto el integraj, larĝaj aŭ rondaj folioj k kun unu- aŭ kelk-opaj floroj funelformaj, bluaj aŭ violetaj, malofte blankaj, aperantaj en la degelanta neĝo; 10 sp-oj el la Eŭropaj montaroj, i.a.:
alpa soldanelo (S. alpina), plej ofta sp.;
eta soldanelo (S. pusilla), nur 5−6 cm alta.
(evi) = markalistegio, soldanelkalistegio.