PIV 2020 · 7176
kalistegi/o
kalistegi/o 🍁 G. (Calystegia el konvolvulacoj), tre parenca al konvolvulo, sed kun kromkaliko el du larĝaj foliecaj brakteoj, kosmopolita, de ĉ. 25 sp-oj de herboj plejparte volviĝantaj, kelkaj pororname kultivataj. ☞ konvolvulo.
heĝa kalistegio. Sp. de kalistegio (C. sepium), trudherbo medicine uzata, manĝata en Ĉinio (rizomoj) k Hindio (junaj folioj).
markalistegio, soldanelkalistegio. Sp. de kalistegio (C. soldanella) el la sablaj marbordoj, kun renformaj, glataj, malhele verdaj folioj k kun grandaj, rozaj floroj.