PIV 2026 · Artikolo 1959

bistorto

Litero B

bistorto BOTA plurjara herbo, kun supraj folioj senpetiolaj kaj long-ingaj, la malsupraj larĝe oblongaj, ĉebaze abrupte mallarĝiĝintaj kaj dekure petiolaj, kun hele ruĝaj floroj kaj kun adstringa rizomo medicine uzata; el Eŭropo kaj Azio. specio Bistorta officinalis ➞ poligonaco.