PIV · 12503
poligonat/o
poligonat/o 🍁 G. (Polygonatum el konvalacoj) de plurjaraj herboj kun rizomo, havanta okulfrapajn, diskoformajn cikatrojn de la ŝosoj de la antaŭaj jaroj, kun senbranĉaj tigoj, portantaj integrajn foliojn, kun pendaj, kloŝ- aŭ tub-formaj floroj k kun globaj beroj; ĉ. 55 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj pororname kultivataj k/aŭ medicine uzataj. Sin. salomonsigelo.
hibrida poligonato, oficina poligonato. Sp. de poligonato (P. × hybridum, sin. P. odoratum, P. officinalis) el Eŭropo k Azio, medicine uzata.