PIV · 11737
★paraliz/i
★paraliz/i (tr)
1 Perdigi tute aŭ parte la movokapablon: la vundo paralizis la brakon B; paralizita en ĉiuj membroj Z; (analoge) la leviĝo de Nilo paralizis la marŝon de la Egiptaj fortoj B; ĝi estas granda perdo por mi: sen li mi estas kiel paralizita Z. ☞ senmovigi.
2 (f) Malhelpi la agadon de io, la efikon de io: semi konstantan malpacon k paralizi ĉiun vivon k progreson en nia afero Z; la tro longa stato de nesciado paralizas la energion k la fidon de ĉiuj E-istoj Z; ili paralizu la plej gravajn atakojn kontraŭ ni Z; nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povus paralizi tiun tute naturan senton Z.
paralizo. Plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ pluraj membroj: esti trafita de paralizo, infana paralizo (Sin. poliomjelito); tremiga paralizo (= Parkinsona malsano); ĝenerala paralizo (difuza k progresa paralizo kun parolembaraso, malpliiĝo de la inteligento, deliro; ➞ sifiliso). ☞ plegio.
paraliziga = paralizanta: mi petas ilin forĵeti sian paralizigan «oni faros sen mi» Z.
paraliziĝi. Iĝi paralizita: liaj flugiloj paraliziĝis Z (f: perdis la fervoron).
paralizulo. Homo paralizita.