← Reen al V

PIV · 16596

★viburn/o

viburn/o 🍁 G. (Viburnum el kaprifoliacoj) de arbustoj parencaj al la sambukoj, diferencaj de ili i.a. pro simplaj folioj k pro fruktoj, kiuj estas drupoj; ĉ. 150 sp-oj, N-hemisferaj, pluraj pororname kultivataj, i.a. opulo k la du sekvaj, el Eŭropo, N Afriko k U Azio, kun blankaj floroj en korimbo:
laŭroviburno (V. tinus), kun daŭremaj, integraj, ledecaj, briletaj folioj, iom aspektantaj kiel tiuj de laŭro, k kun malhele bluaj drupoj;
lentano-viburno (V. lantana), kun defalemaj folioj k kun ruĝaj drupoj maturstadie nigriĝantaj. Sin. lentano 2, neĝbulo.