PIV 2020 · 13787
★sambuk/o
★sambuk/o 🍁 G. (Sambucus el kaprifoliacoj) de falfoliaj plantoj – arbustoj k unu plurjara herbo (☞ ebulo) – kun kontraŭe duopaj, plume kunmetaj folioj, kun umbelformaj infloreskoj el malgrandaj, blanketaj, flavetaj aŭ rozetaj floroj k kun beroj; 9 sp-oj el la mezvarmaj k subtropikaj regionoj, pluraj pororname kultivataj, i.a.:
blua sambuko (S. caerulea), el NU Ameriko, tufarbusto kun blue nigraj beroj bluete prujnumaj.
grapola sambuko. Ruĝa sambuko.
herba sambuko. Ebulo.
nigra sambuko (S. nigra), el Eŭropo, U Azio k N Afriko, trunkarbusto kun junaj ŝosoj enhavantaj abundan, blankan medolon, kun kreme blankaj floroj en grandaj umbelformaj cumoj, uzataj sekigitaj por ŝvitiga infuzaĵo, k kun beroj (drupoj) maturstadie nigraj, uzataj i.a. por kontraŭtusa siropo k por konfitaĵo.
ruĝa sambuko (S. racemosa), el Eŭropo k U Azio, kun tre ruĝaj beroj, uzataj en la fabrikado de brando k konfitaĵo, k kun ruĝeta ŝelo. Sin. grapola sambuko.